Akvovojo

Akvovojo signifas ĝenerale ŝipeblan akvosurfacon, precipe riveron kaj kanalon. Ankaŭ markolon eblas nomi akvovojo.

Por la oceanaj surfacoj oni uzas la nocion "marvojo".

La kanaloj ofte interligas riverojn, marojn, lagojn.

La germana akvovoja reto estas 7.350 km (17.800 km² surfaco) – 6.713 km el tio estas lagaj akvovojoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search